Aŭtune pasintjare, la 27-an de novembro 2025, post mallonga malsano, forlasis nin mia patrino, Doktorino Halka Bilinski, delonga membro de KEL. Ŝi naskiĝis en Sušak (Rijeko) la 21-an de marto 1938, kaj pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Zagrebo, kie ŝi diplomiĝis pri fizika kemio ĉe la Fakultato de Scienco kaj Matematiko en 1961, kaj en la sama jaro ŝi eklaboris ĉe la Instituto Ruđer Bošković en Zagrebo. Ŝi doktoriĝis ĉe la sama fakultato en 1964.
Halka interesiĝis pri Esperanto en sia junaĝo, laŭ instigo de sia patro Stanko, fama profesoro pri matematiko kaj akademiano, kiu estis unu el la unuaj esperantistoj en Kroatio, kaj jam en la 1920-aj jaroj li ĉeestis kurson de Esperanto en Vinkovci, kie li lernis en mezlernejo. Kiel sciencistino, Halka multe vojaĝis dum sia vivo kaj pasigis longajn periodojn eksterlande – Usono , Svedio kaj Svislando. Dum sia restado en Kalifornio, ŝi interrilatis kun iliaj esperantistoj kaj ĉeestis iliajn kunvenojn kaj prelegojn.
Krom scienco kaj Esperanto, Halka ankaŭ estis granda amanto de naturo kaj aktiva montgrimpanto, ŝi estis hobia ĝardenistino, amis naĝi en la maro dum horoj laŭlonge de la marbordo, kaj ankaŭ estis ŝatanto de klasika muziko kaj vojaĝado. Ŝi restis tre aktiva en ĉio ĉi ĝis la fino, tiel ke en aŭgusto 2025 ŝi naĝis en la maro sur la insulo Brač, en septembro ŝi ankoraŭ estis vojaĝanta al Ĉeĥio, kaj komence de oktobro ŝi plukis fruktojn en la ĝardeno. Ŝi certe vivus longan kaj bonkvalitan vivon se ŝin ne subite, post nur kelkaj semajnoj, forprenus maligna malsano, kiu aperis subite kaj sen antaŭaj simptomoj.
Stanislav Frančišković-Bilinski
