Esperantistoj el Đurđevac kaj Bjelovar kune festos Zamenhof-tagon en Đurđevac en Dokumenta Esperanto-Centro la 21an de decembro. Zamenhof-tago estas festata memore al la naskiĝtago de Lazaro Ludoviko Zamenhof la 15an de decembro 1859. Li naskiĝis en la urbo Bjalistoko tiam en Rusio, nun en Pollando. Multaj esperantistoj dise tra la mondo okazigas kulturajn programojn memore al Zamenhof tiutage. La tago estas konata kiel Zamenhof-tago kaj aldone Tago de la Esperanta libro.
La festo okazos en Dokumenta Esperanto-Centro, Ulica bana Jelačića 138A je la 10a horo.
Zdenka Polašek
