La 18an de decembro kolektiĝis 46 kroataj esperantistoj por Zamenhof-tago 2024 por omaĝi al la centa jubileo de la naskiĝo de grandaj esperantaj poetoj William Auld kaj Marjorie Boulton kaj de la kroata esperantlingva poetino Zora Heide kiu same naskiĝis en 1924. Dum Auld kaj Boulton jam mortis en 2006 respektive 2017, Zora Heide, la granda sponsoro de Kroata Esperanto-Ligo, fartas bone kaj en novembro festis sian 100-jaran vivjubileon en Zagrebo!
Pri la poetoj William Auld kaj Marjorie Boulton prelegis Zlatoje Martinov. Omaĝe al la verkistoj muzikis Saša Pilipović. Ambaŭ prezentistoj venis el Serbio por la zagreba festo. Spomenka Štimec gvidis nin tra la eventoriĉa vivo de Zora Heide, en Kroatio, Danlando, Svedio Kaj Islando. Ŝia “koro havas kvar ventriklojn, la plej granda estas la kroata”. Recitis Saša Pilipović, Ankica Jagnjić, Đivo Pulitika kaj Eric Nsabiyumva. La programon gvidis Đivo Pulitika. Teknike prizorgis la prezenton Jan Mihel, tiel ke la publiko povis legi la versojn pri kiuj parolis Martinov kaj vidi la titolojn de la verkoj traktitaj. Ni ĝojis en la publiko vidi konatan kroatan aktoron Vili Matula, kiu speciale venis vidi la programon de sia serba kolego Saša Pilipović.
Bela Zamenhof-taga festo en la 137a vivo de Esperanto!
Spomenka Štimec
Fotis: Ivan Špoljarec