Antaŭ 70 jaroj estis fondita tiama Fervojista Esperanto-Societo (FES) Zagreb la 23-an de decembro 1954 en Zagreb. La jubilean datrevenon nuna Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA) deziras festi al sama dato ekde la tiama fondado en kadro de la jaro 2024, te. la 23-an de decembro 2024 en ejoj de Kroata Esperanto-Ligo (KEL) en Vodnikova 9 je la 17 horo. Vi estas invitataj ĉeesti al la evento okazo kaj ke vi aliĝu al ni en festo de ĉi-tiu jubileo kaj kun ni memori ĉiujn kiuj donis kontribuon en ĝisnuna kontinua laboro kaj agado de la Asocio. Tiusence ni parolos pri sepdekjara historio de nia Asocio, sed ankaŭ pri centjara tradicio de fervojista Esperanto-movado kaj ĝia agado en nia lando kaj sur la areoj de eksaj ŝtatoj. Ni preparos kaj montros niajn revuojn, librojn kaj alian.
Zlatko Hinšt
