La kroata verkisto Miljenko Jergović, kiu naskiĝis en Sarajevo, publikigis en sia retejo „La ponto de Eiffel“ (nomita honore al tiel nomata ponto en Sarajevo), publikigis en decembro lige al la Zamenhof-taga festo en Etnografia muzeo en Zagreb siajn pensojn pri Esperanto.
Unu el pli belaj fenomenoj de nia epoko (kaj en la iamaj tempoj sufiĉe disvastigita) – Esperanto. La lingvo de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj homoj, sekve ankaŭ de ĉiuj kulturoj. Hodiaŭ estas la tago de Zamenhof aŭ la tago de la esperanta kulturo. Tibor Sekelj, krom tio ke li estis la plej fama verkisto pri vojaĝoj, aventuristo, muzeologo kaj etnografo estis esperantisto kaj granda disvastiganto de Esperanto. Božidar Brezinščak Bagola kroatigis por La ponto de Eiffel du esperantlingvajn novelojn de Tibor Sekelj kaj du poemojn.
Legu ĉe: La ponto de Eiffel
Miljenko Jergović
Ĵaudon la 15an de decembro 2022
