Nova renkontiĝo kun afrika esperantisto Eric Nsabiyumva el Burundio

Kadre de la programo de Esperanto-societo „Tibor Sekelj“ merkredon, la 8an de februaro 2023 je la 19 horo en Vodnikova 9 okazos nova renkontiĝo kun Afrika esperantisto Eric Nsabiyumva el Burundio.

Multaj Afrikanoj klopodas eniri Eŭropon. Eric petis azilon en Kroatio. Li estas mezlerneja instruisto pri lingvoj, tre bona parolanto de Esperanto kaj lernis Esperanton per la lernilo „Zagreba metodo“ en la kirunda. Eric prelegos pri sia lando.

 

 

Skip to content