Kurso de Esperanto en Societo Poligloto

La 21an de marto 2022 en Zagrebo estis fondita Societo Poligloto, celanta nekomercan kultivadon, antaŭenigadon kaj popularigadon de fremdaj lingvoj kaj kulturoj en Respubliko Kroatio, samkiel kultivadon, antaŭenigadon kaj popularigadon de la kroata lingvo kaj kulturo en aliaj landoj de la mondo. En la societo eblas kontraŭ nur 20eŭra jarkotizo, sen iu ajn aldona pago, lerni kaj praktiki jam aron da lingvoj (la angla, germana, franca, itala, hispana, japana, hungara) kaj de la 13a de januaro 2023 ankaŭ Esperanton. Esperanton instruas – vendrede de la
16.30 ĝis la 17.45 en Loka komunumo Gajevo, strato Prosenikova 9 – Marija Jerkoviĉ, profesia instruistino de la lingvo internacia. En la kurso kun ega entuziasmo partoprenas 5 kursanoj kaj 2 gastoj jam iugrade Esperanton regantaj. Ke Esperanto estas en la societo favorata lingvo atestas fakto ke retejo de Societo Poligloto www.udruga.org funkcias dulingve, en  la kroata lingvo kaj – en Esperanto! Pliajn detalojn oni povas legi en la indikita retejo.

Teksto kaj foto: Mato Ŝpekuljak

1 thought on “Kurso de Esperanto en Societo Poligloto<br>”

  1. Pingback: Kurso de Esperanto en Societo Poligloto - La Ondo de EsperantoLa Ondo de Esperanto

Comments are closed.

Skip to content