Registro de esperantistoj en Kroatio

Dum la 12-a kongreso de kroataj esperantistoj en Prvić Luka, oni funkciigis la Registron de esperantistoj en Kroatio, kiun por la bezonoj de Kroata Esperanto-Ligo administras Dokumenta Esperanto-Centro.

Kroata Esperanto-Ligo invitas ĉiujn esperantistoj el la teritorio de Kroatio kaj niajn elmigrintojn en aliaj landoj, senkonsidere ĉu ili estas aŭ ne estas membroj de iu Esperanto-organizo, ke ili registriĝu en ĉi tiu Registro.

La registriĝo estas INDIVIDUA kaj LIBERVOLA, kaj la Registro estas uzata nur por kolekti statistikajn informojn.

Al la Registro estas aplikataj la reguloj de la Ĝenerala Datum-Protekta Reglemento (ĜDPR), per kiuj estas protektata identeco de la registritaj personoj, kaj la datumojn oni kolektas por la periodo de kvin jaroj.

Pliaj informoj pri la Registro kaj la reta registrilo troveblas ĉe: novo.dec-kroatio.hr/hr/registar-esperantista-u-hrvatskoj/

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.