La 26a de julio – la Tago de Esperanto

 La 26an de julio estas festata kiel la Tago de Esperanto. En tiu tago en Varsovio en la jaro 1887 estis publikigita la unua lernolibro de Esperanto. Ĝia aŭtoro Lazaro Ludoviko Zamenhof subskribis ĝin kiel Doktoro Esperanto. Ĝia titolo estis Internacia Lingvo. La psŭdonimo de la aŭtoro de la unua lernilo donis poste la nomon al la lingvo.

Nuntempe Universala Esperanto-Asocio klopodas ke la dato la 26a de julio estu oficiale akceptita de UNESKO kiel la Tago de Esperanto.

Esperanto estas parolata de ĉ. du milionoj da homoj.

En Kroatio la tradicio de Esperanto estas oficiale konsiderata la protektita kultura heredaĵo.

Feliĉan tagon de Esperanto al esperantistoj!

S. Štimec

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.