Lernolibro de Esperanto en la svahila

Kroata Esperanto-Ligo publikigis en Tanzanio novan lernolibron de Esperanto laŭ la Zagreba Metodo en la svahila lingvo. La lernilon adaptis al la svahila burundano Eric Nsabiyumva. La svahili estas parolata de ĉ. 100 milionoj da homoj en orienta Afriko en 12 landoj. La libro estis presita en Aruŝa, la kongresurbo de la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu la unuan fojon okazas en Afriko.

Tridek unuaj ekzempleroj estos senpage distribuata dum la Movada Foiro en Aruŝa. Postkongrese ĝi estos havebla ĉe Kroata Esperanto-Ligo kontraŭ 10 eŭroj, plus sendokostoj.

Tio estas la 22a lingva presita lernilo lanĉita de Zlatko Tišljar kaj liaj kunlaborantoj en 1978. En multaj pliaj lingvoj ĝi konsulteblas ĉe www.Esperant12.net.

S. Štimec

Lernolibro de Esperanto en la svahila –  afrikanoj bv. uzi ĝin senpage!

Skip to content