Kroata Esperanto-Ligo kunlabore kun Esperanto-Societo „Tibor Sekelj“ Zagreb invitas al programo en septembro 2023
Esperanto estas protektita nemateria kultura heredaĵo en Kroatio
Ministerio pri kulturo invitas meti nematerian heredaĵon en la fokuson en septembro kaj oktobro 2023 festante La tagon de la eŭropa kultura heredaĵo!
Kiel ni flegas ĝin? Pri ĉi-jaraj kongresoj, konferencoj, vojaĝoj, renkontiĝoj kaj amikoj parolas Ankica Jagnjić kaj Anto Mlinar merkredon la 6an de septembro je la 19a horo en Vodnikova 9.
Bonvenon!
