La estraro de Kroata Esperanto-Ligo kunsidis la 9an de septembro 2023. Oni traktis la partoprenon en Bjelovar la 23an de septembro okaze de la programo “Bjelovaraj esperantistoj al sia urbo” kiam en la programo estas kunsido de la estraro de Hungaria Esperanto-Ligo kaj Kroata Esperanto-Ligo.
Kadre de la programo de Ministerio pri kulturo “La vivanta heredaĵo” membroj de Kroata Esperanto-Ligo promenos al la gravaj lokoj el la esperanta historio de Zagrebo. La promeno startos la 1an de oktobro ĉe la parko Zrinjevac, kie en 1909 estis la redakcio de “Kroata Esperantisto”, preterpasos Amruševa 5 kaj haltos en Zamenhof-strato por fini ĉe la monumento “La Futuro” en Kennedy-placo .
La 14an de oktobro 2023 okazos ekskurso al Kostajnica por omaĝi al la eldono de la libro “Konfeso” en traduko de Antonija Jozičić.
Estis anoncita la kroata Esperanto-Kongreso en Prvić en 2024, organizota de Dokumenta Esperanto-Centro.
Spomenka Štimec
Fotis: B. Sacher