Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio invitis Kroatan Esperanto-Ligon partopreni en la ĉi-jara festo de nemateria kultura heredaĵo dum septembro kaj oktobro. Ni akceptis la inviton kaj proponis kelkajn programojn kiuj eniris la broŝuron de la Ministerio:
Kongresoj, konferencoj, renkontiĝoj – flegado de la heredaĵo la 6an kaj la 13an de septembro 2023 en Esperanto-Societo Tibor Sekelj Zagreb
Promeno al la zagrebaj Zamenhof-objektoj – septembrofino, la dato anoncota
Prezento de Esperanto por mezlernejanoj en Urba Biblioteko Zaprešić la 17an de oktobro 2023