Prelego „Tradicio de Esperanto en Kroatio“ okazis en Split

Esperanto-Societo „Split“ organizis la 24an de novembro 2022, en la Urba biblioteko Marko Marulić en Split, prelegon de Ivan Špoljarec (membro de la Estraro de KEL) pri la tradicio de Esperanto en Kroatio. En la interesa kaj impresa kronologia prezanto de esperantista agado en nia lando, aparta fokuso estis donita al la imponaj atingaĵoj en la esperantigo de krota literaturo kaj ilia posta traduko al multaj aliaj lingvoj. En la riĉe ilustrita prezento, la preleganto per multaj dokumentaj fotoj, faktoj kaj indikaĵoj prezentis ankaŭ la gravajn atingojn de niaj esperantistoj en la uzo de Esperanto en sceneja kaj teatra artoj.

Post la prelego, okazinta kadre de la 100a jubileo de la organizita Esperanto-laboro en Split, atribuitaj estis specialaj dankdiplomoj de Kroata Esperanto-Ligo al la meritoplenaj esparantistoj el Split: mag. Ivo Osibov kaj Vukašin Dimitrijević, kaj postmorte al: Ante Vesanović, Aleksandar Krstić kaj Davor Grgat.

Skribis: Ivan Špoljarec

Fotis: Darija Budiša

Skip to content