La dua jaro de Interlingvistikaj studoj

La unua jaro de la Interlingvistikaj studoj en la  Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando) finiĝis kaj la dua jaro komenciĝis fine de septembro inter la 17a kaj la 23a de septembro 2022. La sesio komenciĝis per la ekzamenoj pri Gramatiko I kaj Morfologio, sekvis per la prelegoj de Gramatiko II (Ilona Koutny), Semantiko kaj leksiko (Michael Farris kaj Nikolau Dols), Esperanta literaturo II (István Ertl) kaj Interlingvistiko II (Vera Barandovska- Frank). La sesio okazis parte surloke kaj parte per la reto. Entute, 24 studentoj (de lastjara 40) kun iuj gastoj partoprenis en la sesio. Merkrede  la grupo vojaĝis ĝis Toruno, por renkontiĝi kun la lokaj esperantistinoj, kiuj  prezentis al ili la urbon, la etnografian muzeon, la gimnazion de Antoni Grabowski kaj la esperantan teatron Studio P.

La sesio finiĝis per la 36. kultura festivalo Arkones, al kiu aliĝis multaj esperantistoj de Pollando kaj aliaj landoj kiel Germanujo. Ankaŭ la instruistoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj kontribuis al la programo.  

En la sama Universitato startis la 2-jara magistra programo kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado. Informojn pri la studoj oni trovas: http://interl.amu.edu.pl.

En la foto: La ĉeesta grupo en la Etnolingvistika Instituto de UAM: la dua maldekstre Ilona Koutny, Gvidanto de la Interlingvistikaj studoj, kaj la tria maldekstre Katalin Kovács, la teknika helpo kiu prizorgis pri la reto komunikado

dr. sc. Ana Alebić-Juretić

Skip to content