Unuiĝo de prelegantoj de Esperanto (UPE) el Zagrebo, kunlabore kun Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, invitas ĉiujn interesiĝantajn esperantistoj al prelego titolita „Kolektiva kredo kaj kreado: la egregoro”, kiun sabate, la 20-an de majo 2023 je la 11h00, en la ejo de UPE en Radnički dol 1, prezentos franca volontulino Yentl-Rose Hemelrijk.
Yentl ekde komenco de aprilo volontulas en DEC en Đurđevac kadre de franca Civita servo, kaj por staĝi en Kroatio sendis ŝin Eperanto-Kultur-Centro (EKC) el Tuluzo.
Venu multope, konatiĝu kun la volontulino Yentl kaj eksciu ion novan!