Judita Rey Hudeček organizis TV-filmadon pri Esperanto en la ejoj de Kroata Esperanto-Ligo vendredon la 28an de aprilo 2023. Pri Esperanto parolis Judita Rey Hudeček, vicprezidanto de Kroata Esperanto-Ligo Đivo Pulitika, kaj nia nova membro Eric Nsambiyumva el Burundo. Helpis en la realigo de la elsendo Branka Sacher kaj Anto Mlinar. La programon oni elsendas kadre de la ero Alpoj-Adriatiko-Danubo sabaton la 13an de majo 2023 je la 18.25 ĉe la kanalo HTV4 Ripetiĝo la 14an de majo je la 15.50.
Vidu la elsendon ĉi tie: https://alpedunavjadran.hrt.hr/2023/13-05-2023/esperanto-u-svom-domu-10763128
Spomenka Štimec