Kroata Esperanto-Ligo la unuan fojon partoprenis en la kultura programo Nokto de muzeoj. Ekde la 19a ĝis la 23a horo al la ejo alvenis 57 partoprenantoj kiuj dum kelkaj eroj auskultis pri la historio de Esperanto en Kroatio (prelegis Spomenka Štimec), kantojn en Esperanto de Neven Mrzlečki kaj la enkondukan lecionon en Esperanto de Đivo Pulitika. Bela koktelo kompletigis la etoson. La unuan fojon bonveniganto estis Višnja Katalinić.