Atingis nin libro de Petra Heisinger, kiu kreskis en la familio kiu parolis Esperanton. En la libro ŝi mencias la infanajn tagojn kun Esperanto, kiel io pozitiva. En la fokuso de la libro estas ŝia eksedziĝo kiam ŝi klopodis kreskigi du etulojn dum la patro, prestiĝa advokato, malakceptis pagi edukmonon por ili. La titolo de la libro estas Ja sam Petra – nećete me slomiti. La libro instruas kuraĝon kaj memhelpon. Petra akceptis en 2025 gasti kun la libro ĉe esperantistoj.