La Nokto de muzeoj en Hrvatska Kostajnica, okazinta la 31an de januaro en la ĉambro de instruistino kaj esperantistino Antonija Jozičić, rilatis al Esperanto. La ĉambro estas ekipita per mebloj, manlaboraĵoj kaj dokumentoj el la postlasaĵo kiun konservis ŝia heredintino Milkica Lukić. Esperantisto Vladimir Dujnić gvidos interesitojn tra la ejo de Antonija Jozičić kaj prezentis al la publiko ĝeneralajn informojn pri la lingvo Esperanto. Ĉirkaŭ 100 homoj vizitis esperantan programon en Kostajnica dum la Nokto de muzeoj.