La 31an de januaro okazas Nokto de muzeoj. Ankaŭ Hrvatska Kostajnica aliĝas ĉi-jare al la programo per vizitado de la ĉambro de instruistino-esperantistino Antonija Jozičić. La ĉambro estas ekipita per la mebloj, dokumentoj, manlaboraĵoj de la instruistino el la postlasaĵo kiun konservis ŝia heredintino Milkica Lukić. Kroata Esperanto-Ligo iniciatis la starigon de la ĉambro, invitante la eksponaĵon al la ekspozicio en Lerneja muzeo en Zagreb. Ĉi-jare Vladimir Dujnić gvidos interesitojn tra la ejo de Antonija Jozičić, starigita en la lernejo, kie ŝi iam instruis. La lernejo ricevis omaĝtabulon al Antonija Jozičić en 2024.
Josip Pleadin aŭtoras monografion pri Antonija Jozičić.
Ŝia traduko de la verko „Konfeso“ de Milka Pogačić publikigita en Esperanto en 1913, estas la unua traduko de la kroata literaturo al la ĉina, publikigita en 1931 en Ŝanhajo.
