Konata slovena verkisto kaj tradukisto, esperantisto Vinko Ošlak slovenigis la verkon de Spomenka Štimec “Ombro sur interna pejzaĝo” kaj publikigis ĝin ĉe Esperanto-Societo Maribor per Cerdonis Slovenj Gradec sub la titolo “Senca nad pokrajino duše”. La libro estis lanĉita en la biblioteko Knjižnica Ksaver Meško Slovenj Gradec la 17an de junio. Pri la libro parolis la tradukisto kaj la verkistino. Trideko da ĉeestantoj partoprenis.
Foto: Davorin Jurač
