En Maribor en Mariborska knjižnica/Biblioteko de Maribor en la unika burga ejo Sodni stolp ĉe la bordo de la rivero Drava okazis la 12an de novembro 2024, literatura programo kiun prizorgis la eldonisto Esperanto-Societo Maribor kaj ties prezidanto Mario Vetrih. Gastis Spomenka Štimec okaze de la lanĉo de sia libro “Ombro sur interna pejzaĝo” / ”Senca nad pokrajino duše” kiun slovenigis el la Esperanta originalo konata slovena verkisto, tradukisto kaj filozofo Vinko Ošlak. Ošlak opinias ke tiu verko de Štimec apartenas al la plej grandaj verkoj de la Esperanta literaturo, post “Kiel akvo de l’ rivero” de la franca verkisto Raymond Schwartz kaj “Metropoliteno” de la rusa verkisto Vladimir Varankin. La aŭtorino legis el la libro kaj Ošlak prezentis la paralelan tradukon en la slovena. Trideko da aŭskultantoj sekvis la programon en kiu la aŭtorino interalie parolis pri siaj rilatoj kun Slovenio. Okaze de la libroprezento la aŭtorino verkis kroatan prozon pri la sama temo “Laŭdo al Slovenio”.
La gastado estis la okazo enmanigi la bengalan tradukon de la libro de Tone Partljič “Mi volis tuŝi la sunon” kiu estis presita en Kolkato en 2008 kaj nun prezentiĝis la okazo ke la eldonisto alportu kelkajn pliajn aŭtorajn ekzemplerojn por Partljič, okaze de sia privata vojaĝo al Zagrebo
Fotis Zdravko Kokanović