En la zagreba hejmo por maljunuloj okazis kun granda programo la 22an de novembro 2024 grava festo: la centa vivjubileo de la esperantlingva poetino Zora Heide. Naskita en Levinovac ĉe Virovitica, Zora knabinaĝe lernis Esperanton de sia patro Mijo Vinceljak, vilaĝa instruisto. Ŝi ekstudis juron, sed la Dua mondmilito interrompis la studojn. Ŝi fariĝis laboratoria teknikistino kaj eklaboris. En la sesdekaj jaroj Esperanto fariĝis por ŝi edzperanto kaj ŝi ekvivis en Kopenhago kun ŝia dana edzo. Poste ŝi translokiĝos al Svedio kaj poste al Islando. Poligloto, ŝi fariĝis membro de Dana verkista asocio kaj poste de Sveda verkista asocio. Ŝi membris en Esperantlingva verkista asocio kaj Akademio Literatura de Esperanto. La tutan vivon ŝi verkas poemojn kaj prozon, abunde eldonas. Ŝi esperantigis multajn verkojn el la kroata literaturo. Ŝia poezia verlkaro estos en la fokuso de la ĉijara Zamenhof-taga festo kiam oni festos ankaŭ „la aliajn poetajn centjarulojn“ Marjorie Boulton kaj William Auld. Pri ili parolos Zlatoje Martinov kaj koncertos Saša Pilipović.
Sur la foto de Dubravko Toplak Spomenka Štimec enmanigas florojn al la jubileanta Zora Heide.
