La libro de la kroata verkisto Miljenko Jergović prezentita en Đurđevac

Okaze de la 11a Kongreso de kroataj esperantistoj en Đurđevac grava kroata verkisto Miljenko Jergović (n. 1966 en Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino) sendis video-salutmesaĝon al la librolanĉo “Ruta Tannenbaum”. La kroatlingvan video-mesaĝon li ankaŭ publikigis en sia vizaĝlibro kaj donis al Kroata Esperanto-Ligo permeson prezenti ĝin en sia retejo.

Li akompanigis la mesaĝon en la vizaĝlibro per la jena notico:

En la semajnfino de la 30a de junio ĝis la 2a de julio 2023 dum la Kongreso de kroataj esperantistoj en Đurđevac oni prezentos mian libron “Ruta Tannenbaum” esperantigita de Tomasz Chmielik el Swidnik en Pollando kaj Josip Pleadin el Đurđevac. La romano estas presita en la serio Nordo-Sudo (Sjever-Jug) kiun Dokumenta Esperanto-Centro publikigas kunlabore kun la polaj eldonistoj Ars Libro el Lublin kaj Bjalistoka Esperanto-Centro el Bialystok.

Tiu traduko faras al mi grandan honoron. 

Skip to content