De la 30-a de junio ĝis la 2-a de julio ĉirkaŭ cent esperantistoj kongresis en Đurđevac. Ĝi estis la 11-a kongreso en memstara ŝtato Kroatio, kie la unua kongreso okazis en la jaro 1997. La plejmulto da kongresanoj estis el Kroatio, sed ne mankis ankaŭ alilandaj esperantistoj. Ili venis el najbaraj landoj: Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Serbio, Slovenio kaj el iom pli fora Francio. Plej interese estas ke nian 11-an kongreson kiel gastoj partoprenis esperantistoj el tri kontinentoj: Afriko, Azio kaj Eŭropo, respektive el la landoj Burundo kaj Koreio.
La kongreso komencis per ronda tablo „Stato kaj perspektivoj de Esperanto en Kroatio“ kaj tuj poste sekvis Jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo. Ĉio ĉi tio okazis en la Ĉasista domo Peski kaj poste ni iris al urbocentro kie okazis kultura programo ĝis vespermanĝo.
La kulturan programon komenciĝis malfermo de la ekspozicio “Kvardek jaroj da Esperanta eldon-agado en Đurđevac“ kaj sekvis promocioj de du libroj: Esperanta eldono de romano „Ruta Tannenbaum“ de konata verkisto Miljenko Jergović kaj „Svjetlana – Rakonto pri nekutima infanaĝo“ de Luca Cetinić el Split. La verkisto Miljenko Jergović sendis apartan video-saluton okaze de la librolanĉo.
El urbocentro ni revenis al Ĉasista domo Peski kie nin atendis la komuna vespermanĝo kaj bela amikumado dum kiu Saša Pilipović muzikis kaj preskaŭ ĉiuj kantis kaj ĝuis tiun belan vesperon.
La morgaŭan tagon, tio signifas la duan tagon de la kongreso, komencis solena programo en la Kulturdomo: Ĝi konsistis el oficialaj paroladoj kaj salutoj, parolado de Ivana Kurtović Budija pri proklamo de tradicio de Esperanto kiel kroata nemateria kultura havaĵo, koncertoj de Neven Mrzlečki kaj Saša Pilipović. Al la teatraĵo de Saša Pilipović kontribuis Ankica Jagnjić. Sekvis sankta meso en Esperanto en la preĝejo de sankta Georgo (Crkva svetog Jurja).
La trian tagon de la kongreso startis ekskurso al la kasteloj de nobelaj familioj Janković en Suhopolje kaj Pejačević en Virovitica kaj la naskiĝdomo de kroata poeto Petar Preradović en Grabrovnica.
Post ekskurso ni komune tagmanĝis en la Hostelo Borik en Đurđevac kaj tiel finis nia 11-a Kongreso de kroataj esperantistoj kiun organizis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. DEC laŭ la decido de la Asembleo de Kroata Esperanto-Ligo organizos kroatajn esperantajn kongresojn ankaŭ en la venontaj kvin jaroj.
Anto Mlinar
Foto Siniša