La kroata parlamentano Domagoj Hajduković parolis pri Esperanto en la Kroata Parlamento

La kroata parlamentano Domagoj Hajduković, la prezidanto de la Komitato por eŭropaj aferoj post kiam li akceptis delegacion de kroataj esperantistoj kaj la prezidanton de Hungaria Esperanto-Asocio s-ron Szabolcs István, prezentis vendredon la 11an de februaro 2022 en la Kroata Parlamenton Multlingvan akcelilon kiel la kroatan produkton por lingvolernado. Li informis ke Multlingva akcelilo atingis la unuan lokon en la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo, ricevinta plej multajn subtenojn de eŭropaj civitanoj kadre de la propono de la irlanda diplomato Seán Ò Riaian pri la neceso pligrandigi la lingvolernadon en EU. (12.000 ideoj estis proponitaj de la eŭropaj civitanoj dum la Konferenco.).

La Konferenco ankoraŭ ne finiĝis, ĝi daŭras.

La parlamentano Hajduković atentigis ke la Multlingva akcelilo povus fariĝi la kroata varmarko kaj grava ilo en antaŭenigo de lernado de fremdaj lingvoj.
Li ankaŭ invitis Ministerion pri kulturo kaj amaskomunikiloj rekonsideri financi la esperantan asocion pro ties grava kontribuo dum pli ol jarcento.

Skip to content