Ekde decembro lastjare ĝis majo ĉi-jare mi vizitis la retkurson por esperantlingvaj ĵurnalistoj, organizitan de la Centro por Fremdaj Lingvoj ĉe la Jagelona Universitato de Krakovo. Krom la kurso por ĵurnalistoj la universitato organizis ankaŭ kurson por literatura verkado kaj perfektigan kurson por plialtigo de la lingvonivelo. Pro tio, ke tiu kurso okazas mi eksciis de miaj kolegoj el Kroata Esperanto-Ligo. Mi decidis aliĝi al la kurso por esperantlingvaj ĵurnalistoj kaj plusendis mian aliĝilon al la universitato. La kursgvidantino baldaŭ kontaktis min kaj eksplikis al mi ĉiujn detalojn pri la pagado kaj la kondiĉoj por partoprenado en la kurso. Ĉiuj prelegoj okazis unufoje semajne, merkrede, dum vesperaj horoj. La enkonduka prelego okazis la 21-an de decembro 2022. La kursgvidantino estis Maria Majerczak, profesoro ĉe la Jagelona Universitato, specialiĝinta pri teoria kaj aplikata lingvistiko, metodiko de instruado de fremdaj lingvoj kaj universitata formado de lingvoinstruistoj. Ŝi estas ankaŭ lektorino de Esperanto ĉe la sama universitato kaj prezidanto de la pola sekcio de ILEI. En la kurso partoprenis entute ok partoprenantoj. Krom mi ĝin partoprenis sep aliajn Esperantistojn el ĉiuj partoj de la mondo – el Rusio, Pollando, Germanio, Belgio, Venezuelo kaj Brazilo. Dum la periodo de ses monatoj la kursgvidantino instruis al ni pri diversaj temoj de gramatiko de Esperanto, pri la ĵurnalisma stilo kaj sintakso. Ŝi ankaŭ donis al ni utilajn konsilojn pri tio, kiel fariĝi lerta ĵurnalisto kaj esprimi siajn pensojn en konciza kaj preciza maniero. Ni gajnis la okazon fari intervjuon kun iu ajn elstara membro de Esperantujo. Mi havis la honoron intervjui sinjoron Simon Smits, emeritan Esperantiston el Nederlando, kiu prezidas la Societon por la protektado de la nederlanda lingvo. La fina prelego okazis la 17-an de majo. Du monatojn poste mi ricevis la atestilon por sukcese faritan kurson de la Jagelona Universitato. Post ĉio mi devas substreki, ke partoprenado en ĉi-tiu kurso ne nur helpis al mi plibonigi mian lingvokapablon kaj fariĝi pli lerta ĵurnalisto, sed ankaŭ ebligis al mi ekkoni novajn amikojn, kiuj same kiel mi klopodas daŭrigi la mision de d-ro Zamenhof.
Filip Ivančić