Ekskurso al Budapeŝto?

Surbaze de la Interkonsento pri partnera kunlaboro inter Hungara Esperanto-Asocio kaj Kroata Esperanto-Ligo la 16-an kaj 17-an de decembro 2023 (sabato kaj dimanĉo) oni planas la ekskurson al Budapeŝto. La organizanto de la ekskurso estas Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj la partoprenon anoncis ankaû la membroj de Kroata Esperanto-Ligo. Oni planas festi la 15-an de decembro kiel naskiĝtagon de Zamenhof, sed ankaû la Tagon de E-kulturo. La programo estas sendita al multaj adresoj de kroataj esperantistoj kaj nun oni atendas aliĝon de partoprenantoj, ĉar de tio dependas realigo de ĉi tiu ideo.

Anto Mlinar

Skip to content