Programo en Split

Esperanto societo „Split“ la 27-an de novembro 2023, ekde la 18-a horo, en la sidejo de la Asocio “MI”, Branimirova obala 1, Split – organizas:

1) Prezento de la dua eldono de interaga ilustrita rakonto por infanoj kun la titolo “Rakonto pri la nekutima infanaĝo de SVJETLANA”, eldonita de DEC Đurđevac kaj la Societo kaj subtenata de Split-dalmata distrikto.

2) Malfermo de ekspozicio de artaĵoj de Luca Cetinić, la ano de la Societo, nomata “EN LA LUMO ESTAS ESPERO”  kiu daŭros ekde 27-an de novembro ĝis 15-an de decembro 2023, omaĝe al la kreinto de Esperanto Ludvig Lazar Zamenhof kaj  la jarcenta tradicio de lernado de Esperanto en Split kaj Dalmatio.

Programgvidantoj: Darija Budiša kaj Ivan Perković

Partoprenantoj de la evento:

– Volontulaj anoj kaj amikoj de la Esperanto societo “Split”

– Lernantoj de la IV.d grado de la Bazlernejo Mertojak kaj ilia (kiel ili prave asertas) la plej bona instruistino en la mondo, sinjorino Ivka KAVELJ – kiel gastoj kaj partoprenantoj en la programo.

– Lernantoj de la Muziklernejo “Josip Hatze” Split kun la  profesoro Temi MASLOV, kiu riĉigos la programon per siaj muzikaj prezentadoj.

– D-ro Sci. Damir Markulin, pentristo kaj skulptisto

– La aŭtoro de la rakonto kaj artaĵoj en la ekspozicio, pentristo kaj verkisto Luca Cetinić, kiel ano de la  Esperanto-societo “Split”.

SURBAZE DE LA INFANA RAKONTO:

„Per ĉi tiu rakonto ni deziras ankaŭ sentivigi la infanojn por la problemoj de aliuloj. Ni deziras al ili malfermeti la pordon de la estonteco, en kiu ili kopablos akcepti la malsamecon de aliaj homaj estaĵoj. Ĉar: riĉeco kuŝas en malsameco.” Vesna Jukić-Oštrek, dipl. bibliotekistino

„Post la legado mi interparolis kun la infanoj pri la rakonto, kun la intenco helpi al ili kompreni ĝiajn mesaĝojn. Ĉe tio utilis al mi la demandoj troviĝantaj fine de ĉiuj ĉapitroj (…)

La infanaj respondoj reflektiĝas ilian  ĝojon kaj ĝuadon dum la legado, sed ankaŭ dum la priparolado de la rakonto.“ Ivka Kavelj, dipl. instruistino de klasĉambra instruado, konsilistino

“La rakonto efektive estas mirinda! Mirinda – ĉar la knabineto mem estas mirinda!” Draženka Topol-Vukmirović, prof. defektologistino

RECENZOJ DE ARTAĴOJ:

FLUGO DE PENTRISTINO − EL LA ANIMECO EN PROPRAN KREADON

Luca Cetinić (1954) estas intuicia pentristino, kiu konkeras nin per emfaza poetiko, modera stilizado kaj integrigo de la animeco kaj propaj emocioj en siajn pentroverkojn. En ŝiaj pentraĵoj evidentiĝas forta pratempa instinkto por krei pro pura bezono transigi la internan energion en la spacon de plastikeco. Ekde la diluva Altamiro ĝis nuntempo; ekde la plej malnovaj artismaj artefaktoj (desegnaĵoj kaj gravuraĵoj) ĝis la moderna plastikarta interpretado, ni rigardas plastikan esprimadon kiel kontribuon de homa interna bezono lasi spurojn de sia ekzistado kaj ĉeesto de la anima memo. Al homo estas karakteriza imanenta serĉado pri propra identeco en la senco de ekzistado en la transcenda, superreala, metafizika kaj abstrakta dimensioj. Esprimita tema sentebleco kaj abundo de lumo en ŝiaj pentraĵoj, klare kaj sendube montras negadon de materiismo kaj ĝia promociado, kaj la profundan inklinon kaj interligitecon kun la anima kaj emocia sentoj. Ĝuste tia starpunkto ebligis al ĉi tiu artistino senĝenan animan flugon en propran internon de ekzistado, kiu iniciatis liberan ideadon kaj senkatenan plastikartan kreadon, liberigitan de la „akademiaj reguloj kaj instrukcioj”. Ŝia kreado estas mallaŭ artista flugo kaj milda, timema intertuŝo kun la plastika medio, en kiu, per gesto de anima plastikarta rakontado, ŝi kreas diversajn motivojn kaj temojn. Sur ŝiaj pentraĵoj dominas emociaj strukturoj, per kiuj ŝi formas scenojn de internaj mondoj kaj amo al la vivo, de timoj kaj esperoj, izoliteco kaj soleco, epifanio de la vivo, kie ni ofte trovas nin en la spaco de spontaneco kaj ekspresio kaj preskaŭ infanaj sensacioj. Kvankam temas pri pentraĵoj de malgrandaj kaj mezgrandaj formatoj, en kiuj plejparte la enhavo dominas super la formo, nekontesteblas ilia forto de travivaĵo kaj intenco de plastika ordigiteco. La plej oftaj medioj kiujn ŝi uzas por krei, estas akrilo sur tolo kaj desegnaĵoj sur papero kaj kartono, kvankam ni devas mencii unu ŝian pli fruan verkon, kiu prezentas ŝipon, faritan per oleaj farboj sur vitro, en kiu ŝi tre sukcese, per simpla kaj nebridita pentrista esprimivo, prezentas naturon de la persona anima stato. Ŝanĝiĝo de temoj, motivoj, esencaj formoj, kaj uzado de diversaj kolormiksaĵoj, montras la naturon de ŝia artista evoluo, okazanta per konstantaj ŝanĝoj. Tra ŝiaj verkoj imanentas milda teksturo kaj helaj nuancoj faritaj en lazura tekniko, dum dikaj farbotavoloj estas tre maloftaj. Scenoj de ŝipoj, maro, floroj, imagitaj aleoj, virinoj interligitaj kun la maro, indikas pri ŝia identeca atribuo kaj  editeraneaj inspirmomentoj. Ĝuste scenoj de virino preta por voti kaj elteni oferon, de virino amanta la vivon kaj liberecon, implicas pri la vivoforto de subtila Eroso kontraŭa al la mallumo de Tanatoso. En la lasta pentraĵ-ciklo, ŝi plene reduktas la bildojn de vera realeco kaj ĝiaj asociaj signoj, kaj per tekniko de verŝata akrilo, sur etdimensiaj toloj, senbride ŝi prezentas abstraktajn vizualajn scenojn kun akcentitaj koloroj kaj helaj nuancoj. Tia aliro ĉe la observanto elvokas multajn asociadojn kaj supersentajn sugestojn. Ni povas konstati, ke en ŝia kompleta verkaro plej oftas pentraĵoj pri vera realeco kun intensaj ekspresionismaj elementoj kaj ligaĵoj. En la teknikoj de akrilo kaj oleo sur tolo, ni rimarkas siaspecan mankon de plastikaj lertoj, dum la atingita plastika nivelo de ŝiaj desegnaĵoj, ligitaj al infana vidpercepto, certe meritas pluan valorigon kaj eblan integriĝon en formo de vizualaj kontribuoj en diversaj eldonaĵoj destinitaj al infanoj.

Ĉe ĉi tiu pentristino estas aparte emfazita valoro kaj talento rigardi la mondon per infanaj okuloj. En la kunteksto de ŝia kuraĝa vivbatalo kontraŭ handikapito, ekzistas ligaĵo kun Frida Kahlo, monde konata artistino, kiu malgraŭ sia invalideco kaj senĉesaj doloroj, konstruis specifan artistan plastikmondon, kiu eniris analojn de la monda arthistorio. Sekve, ĉi tiu pentristino, malgraŭ siaj fizikaj limigoj, per forto de sia spirito kaj emocioj, senlace kreadis dum dudeko da pasintaj jaroj. Produkto de ŝia kreado estas specifa plastika mondo, en kiu plejoftas amo al la vivo, iapeca dediĉiteco al la vivo-voto. Tiel strukturita, ŝia pentrista mondo kun certaj estetikaj karakterizaĵoj, estas konfirmo pri venko de la kulturo de vivo super la kulturo de morto. Ni povas konkludi, ke plastikartaj verkoj el la pritraktita kolekto de ĉi tiu pentristino, kiu ne havas formalan plastikartan edukon, meritas atenton kaj certan valorigon, kaj ke ili realigas prediktojn de interesa kaj forta komunikado de rigardanto kun ŝia specifa interna mondo. Plastikeco certe estas spaco por komparado de viv- kaj art-valoroj de ĉi tiu pentristino, la spaco de transcendaj dimensioj, kiuj ebligas transigon de ŝiaj emociaj kaj animaj statoj kaj prezentadon de propraj veroj.

D-do sci. Damir Markulin, skulptisto kaj pentristo, la 22-an de oktobro 2023. Tradukis: Josip Pleadin, la 4-an de novembro 2023

LUMO KAJ BRILO DE LA PENTRAĴOJ DE LUCA CETINIĆ

Ni ne konas nin persone. Ŝi vivas ie malproksime. Mi vivas ie fore, sed ŝajne proksime. Brilo de lumo.

Ne, mi ne estas. Tion diris ombro… malproksima, sed tamen numero unu. Mi estas nek lumo, nek brilo. Eble nur enkorpiĝo de minimumo-maksimume-frekvenca vibrafono. Vibrafono, kiu aktiviĝas rigardante ŝiajn pentraĵojn. Pentraĵojn de Luca Cetinić. Vivanta akvo, vivanta ŝtono, vivantaj buntkoloraj birdoj… Vivigitaj

duonombroj… iomete drivantaj, iomete sorantaj, iomete en la rigardanto, kaj multe, tre multe − en la pentraĵoj mem. Kaj ili estas preskaŭ nevideblaj! Pro la energio de Luca kaj ŝia pozitiva rilato al la vivo, kiel al ero de atomo de la tuta universa ekzistado, alkonstruata konscio…

Ŝiaj pentraĵoj persvadas min senti, por ke ili pli bone aŭdu min, fermi la okulojn, por pli bone „vidi” ilin. Mi konfesas, ĉi tie temas pri iomete stranga interrilato de tiuspeca fremda materio kaj mi, kiu estas speco de tre fora spektanto.

Fine mi devas konsenti, ke iujn aferojn kaj objektojn kaj iliajn interrilatojn en la naturo ni pli bone kaj pli klare travivas eĉ per sentumoj de vido je certa distanco kaj intertempo.

Akvofaloj, maro, vastaj akvoj, akvoj sen fonto, akvoj kiuj lulas siajn malgrandajn rajdistojn − fragilajn ŝipetojn… „Transverŝiĝo” de lumo trans folioj de fruktodonaj arboj kaj floroj kaj trans flugilo de paradize bunta birdo…. Rebrilo de lumfonto mem, kiu troviĝas, ni ne scias kiom for de ni en la Universo, prezentita per peniko en la laborema mano de Luca, faras por nia okulo aparte kvalitan etoson. Ĝi donacas al ni momenton da ĝuo kaj kvieto. Kaj ĝuste ili, en ĉi tiu freneza kaj disfalanta materia mondo estas tiom specifaj… Dankon pro tio.

Vlado Franjić, oktobro 2023, Martinac (Čazma). Tradukis: Josip Pleadin

Kial Esperanto?

Kiam vi elektos Esperanton, vi ŝanĝos vian estontecon!

Esperanto estas kiel ŝtuparo, kiu helpas atingi pli altan nivelon. Nia vivo fariĝas pli signifoplena kaj homo fariĝas  konscienca, lia konscinivelo plialtiĝas dum lernado de Esperanto. Kaj jes, eĉ kun Esperanto la vivo ne fariĝas pli facila, eble ĝi estas eĉ pli malfacila. Unue oni klopodu lerni la lingvon por atingi pli altan nivelon, kaj poste batali kontraŭ antaŭjuĝoj pri Esperanto.

Sed feliĉe, ni ne estas solaj en ĉi tiu vojaĝo, tial nia Esperanto-komunumo estas tiel grava.

 

Senpaga eniro, ĉiuj estas bonvenaj!

La ekspozicio estas vizitebla kaj spektebla ekde lundo, la 27-an de novembro  ĝis la 15-an de decembro ĉiun labortagon de 17 ĝis 20 horo.

Skip to content