La 30-an de Aprilo 1925 estis fondita Klubo de esperantistaj fervojistoj (Kef) en Zagreb, kaj pli vaste en spaco de Zagreb, kiu estis la unua fervojista esperanta societo en Zagreb kaj en Kroatio, kaj pli vaste en spaco de tiama ŝtato, kaj kiu estis antaŭulo de Fervojista Esperanto-Societo (FES) Zagreb kaj Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA). Festo de la 100-a jariĝo ĉi-tiu Klubo okazis marde la 29-an de Aprilo 2025 komence je 17 horo, kun renkontiĝo en hejma adreso Ilica 48 en Zagreb (sur unua tramhaltejo malantaŭ de Placo de banuso Josip Jelačić al direkto de Brita placo kaj Črnomerec), en kies adreso Klubo tiam agadis. Kun alveno nin en tramhaltejo okazis parto de la programo. Post tio ni ekiris en proksima Bierejo „Medvedgrad“ en Ilica 49 al trinkaĵo kaj daŭrigo de nia programo. Pri tio ekspozis d-ro Zlatko Hinšt pri jubileo kaj historio de fervojista esperanta movado kaj okazaj memoroj al meritaj esperantistoj kaj kun jubileo de ilia vivo, precipe pri la centjaruloj kiuj naskiĝis en la jaro 2025. Estaritaj estas portantoj de funkcioj en Klubo de fervojistaj esperantistoj Zagreb kaj membroj de kluba komitato, prezidanto Ivan Poženel, vicprezidanto Ivan Novak, sekretario Milan Zupančić, kasisto Edigije Gomišček, en Komitato Ilija Puhalo, Ivan Štahan kaj Josip Hanž, kaj revizoroj estis Vilibald Vičević, Franjo Trupkovič kaj Josip Pahoki (aperigo en revuo „La Fervojisto“, Junio-Julio 1925, Nro 9-10, p. 3, redaktita de Ilija Puhalo). Klubanoj kunvenis ĉiu-ĵaŭde komence de 20-a horo en ejo kiu troviĝas ĉe Asocio de jugoslavaj naciaj fervojistoj en Ilica 48/II etaĝo (aperigo en „La Fervojisto“, Aprilo-Majo-Junio-Julio 1926, Nro 9-10-11-12, p. 47). Josip Zupanič poste aliĝis en Klubo kaj li fariĝis unu el asesoroj (delegitoj) en delegacio de esperantistoj-fervojistoj de Jugoslavio en Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (IAEF). Oni parolas pri ilia agado, ĉio ĝis fondado de alia societo – Fervoja Esperanto-Societo Zagreb en la jaro 1954, kiel en tiama lando, tiel en eksterlando en kadro de pli da organizoj. Elstarita estas ankaŭ unua esperantisto-fervojisto en Kroatio kaj Jugoslavio, Teodor Kovács kiu estis en la jaro 1902 enloĝiĝis el Hungario en Rijeka kaj fariĝis membro de Adriatika Ligo Esperantista (ALE) en la jaro 2007, kiel en unua esperanta organizo en Kroatio. Kiel jubileanoj de centjariĝo de la naskiĝo estis elstarita longjara membrino de KFEA Ana Medić (1925-2022), kiu loĝis en najbara domo en Ilica 50, sed ankaŭ aliaj kroataj esperantistoj por sama, kiel ankaŭ pli da jubileaj jariĝoj.
Zlatko Hinšt
