Arkivo de KEL

La institucio Kroata Ŝtata Arkivo esprimis sian pretecon akcepti la arkivaĵon de Kroata Esperanto-Ligo, konservi kaj prezenti ĝin en diĝita formato kiel aliajn gravajn dokumentojn pri kiuj ĝi zorgas.

Kroatio havas privatan institucion, la asocion, kiu modele okupiĝas pri arkivado gvidata de kompetenta arkivisto kaj konanto de historiaj movadaj cirkonstancoj Josip Pleadin el Đurđevac. La estraro de KEL decidis obei la leĝon kaj transdoni siajn dokumentojn al Kroata ŝtata arkivo.

Kio estas la plej malnova Esperanto-dokumento en la arkivo de KEL? Tio estas la kopio de la unua esperanta gazeto ”La Esperantisto” kiu aperis en Nurnbergo en la jaro 1889. Ĝi estas kopio nur, do neinteresa por Kroata Ŝtata Arkivejo, kiu kolektas kaj gardas nur originalaĵojn.

La 14an de majo en Esperanto-Societo “Tibor Sekelj” Spomenka Štimec prezentis la arkivon gardata de Kroata Esperanto-Ligo. Dum la prelego estis prezentitaj artefaktoj el la epoko de 1909 ĝis 1950, ekzemple la vortaro verkita de la pionirino Danica Bedeković Pobjenička, kiu estis posedita de la pioniro Mavro Špicer. Špicer en la vortaron mane enskribis ŝanĝojn kiujn li volis uzi por sia vortaro Esperanto-Kroata.

Estis interese vidi la lernilojn pri Esperanto kiujn posedis Paul Kastner, la posedanto de la vardomo “Nama” kiam ĝi nomiĝis Kastner un Ohler.

Kelkaj helpantoj anonciĝis por prepari la artefaktojn por la transdono. Sur la foto du bibliotekstinoj Darinka Sović kaj Lucija Gabrić listigas la dokumentojn kaj librojn.

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.