La 13-a kongreso de kroataj esperantistoj komenciĝos la 16an de majo kaj daŭros ĝis la 18-a per la Jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo en Hostelo Mali Pariz.
La malfermo okazos sabaton la 17-an de majo en Domo Brlić je la 10-a horo. Sekvos prelegoj de Josip Pleadin pri Vilim Buk, presisto kaj esperantisto kaj prelego de Ana Alebić-Juretić pri Esperanto kaj diktaturoj. Oni starigas la memortabulon al la domo de Vilim Buk.
Ni ricevos tri novajn librojn Jaša la Dalmato, vicreĝo de Guĝerato (de Ivana Brlić-Mažuranić), Ekore verkita de Luca Cetinić kaj de Anela Borčić, Garbeno la malbona vento.
La dimanĉa ekskurso gvidos al Park prirode Papuk.
