Kroata prelego ĉe Aŭstria Esperanto-Kongreso en Graz

Inter la 9-a kaj 11-a de majo en Graz okazis Aŭstria Esperanto-Kongreso, kiu kolektis ĉirkaŭ kvardek partoprenantojn el pluraj eŭropaj landoj kaj el Pakistano. Kroataj partoprenantoj estis Višnja Katalinić, Filip Ivančić kaj Neven Kovačić. La kongreso komenciĝis vendrede, la 9-an de majo per salutvortoj de  la urbestrino de Graz Elke Kahr kaj de turisma estro de la urbo Dieter HardtStremayr. La prezidanto de Esperanto – Societo Stirio Ewald Schick bonvenigis ĉiujn partoprenantojn.

Post la solena malfermo de la kongreso sekvis prelegoj de eminentaj reprezentantoj de Esperantujo el Aŭstrio kaj el Eŭropo. Dum la unua kongresa tago la partoprenantojn povis aŭskulti interesajn prelegojn pri serĉado de pli profunda senco en la vivo el perspektivo de psikoanalitiko, pri kulturaj diferencoj inter Eŭropo kaj Azio, pri rilatoj inter Unuiĝintaj Nacioj kaj UEA, kaj fine pri gravaj sciencistoj, kiuj vivis kaj laboris en Graz. La vendredan kaj la sabatan horaron markis Interkona Vespero kaj buntaj muzikprogramoj. Vendrede vespere estis prezentita ĉeha muzikgrupo Ŝafrda, kiu kantas en Esperanto.

La dua tago de la kongreso komenciĝis pri ekzercoj de ĉigongo. Poste sekvis prelegoj pri diversaj temoj. La zagreba bibliotekistino Višnja Katalinić prelegis pri la fama aŭstra verkisto naskita en Graz en 1982, Clemens Johann Setz kaj la kroata ĉapitro de lia romano „La abeloj kaj la nevidebla“ .

 La sabatan muzikan programon markis la koncerto de slovena kantisto Gregor Markič.

Dimanĉon matene la kongresanoj havis la eblecon ĉeesti la Sanktan Meson en Esperanto en preĝejo Sankta Triunuo en strato Karlau. La meso estis dediĉita al la beatproklamo de katolika esperantisto Max Joseph Metzger, kiu vivis kaj agis en Graz dum jaroj. La programo poste daŭrigis per la dua serio de ekzercoj de ĉigongo kaj prelegoj. Kroataj partoprenantoj revenis hejmen al Zagrebo plenaj da novaj pozitivaj impresoj kaj ekligitaj amikecoj.

Filip Ivančić

Foto: Višnja Katalinić

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.