En Split aperis broŝuro “Esperanto – jezik za sve”
20/03/2025
Esperanto-Societo “Split” preparis kaj eldonis informan 16-paĝan broŝuron “Esperanto – jezik za sve” kies celo estas klarigi esencon, gravecon kaj utilecon de la internacia lingvo al homoj kiuj nenio scias pri ĝi. Krom la bazaj klarigoj pri la lingvo kaj ĝia gramatiko la broŝuro celas prezenti ĝian praktikan uzon en kutimaj konversaciaj situacioj. La tekstojn preparis Darija Budiša, Lidija Leskur kaj Ivan Perković.