Esperantisto Faruk Islamović prezentis sian novan libron “La rivero Jadova – la belulino de Lika”. Faruk kaj lia amiko Nikola Cetina pasie esploris ĝis nun 22 kroatajn riverojn kaj pri ili verkis artikolojn por la kroata prestiĝa revuo Meridijani. Pri unu el la esploritaj riveroj, pri Jadova, nun aperis, ĉe la sama eldonisto Meridijani, bela libro, ilustrita per la fotoj de la kunaŭtoro Nikola Cetina (kiu infanaĝe kreskis ĉe tiu rivero.) La prelego okazis la 12an de marto 2025 en Esperanto-Societo Tibor Sekelj. Ĉeestis 16 esperantistoj al kiuj aparte plaĉis la informoj pri la ĉeriveraj arkeologiaj elfosaĵoj, inter ili la ĉevaleto el sukceno, kiu atingis la regionon antaŭ du mil jaroj tra la sukcena vojo el la nuna Litovio. La ĉevaleto estis lastatempe resendita al Litovio por la granda ekspozicio pri vojaĝoj de sukcenaj ornamaĵoj. Cetere, Faruk gvidis la kroatan karavanon al la Universala Kongreso de Esperanto en Litovio en 2005.
S. Štimec
