Esperanto en Split fariĝis centjara! Ankaŭ mi estas malgranda parto de la historio de Esperanto en Split.
Mi komencis lerni Esperanton en klubo „Frateco kaj unueco“ en 1977. Miaj instruistoj estis Olga Brusić kaj Vukašin Dimitrijević. Ni estis granda rondo de gejunuloj: Mira, Karla, Jagoda, Neira, Edo, Marinko, Ivan… Mia unua granda Esperanto-evento estis Internacia Junulara Kongreso in Veliko Tarnovo, Bulgario (1978). Ni vojaĝis ankaŭ al novjara festo en Hungario kaj ĉeestis en Internacia Junulara Kongreso en Nederlando kaj Finnlando. Ni akceptis gastojn, niajn esperantajn geamikojn, el Katalunio kaj Japano.
En 2022 Esperanto-Societo Split havis la unuan programon omaĝe al sia centa jubileo. La programo okazis la 3an de marto en la urba biblioteko Marko Marulić. Pri historia faktoj kaj kresko de Esperanto – movado en Split kaj Dalmacio tre interese prelegis Josip Pleadin.
Du novaj libroj estis eldonitaj por la centa jubileo. Unua estas la infana libreto Magia Ludo, verkita de Darija Budiša kaj ilustrita de Luce Cetinić. La dua estas Poezia triptiko de Luce Cetinić, Lidija Leskur kaj Jadranka Tarle Bojović.
La solenan programon gvidis Lidija Leskur kaj Darija Budiša.
La aktuala prezidanto de Esperanto – Societo Split estas Zdravko Budiša.
Skribis: Grozdana Grubišić-Popović
Fotis: Luce Cetinić