Bjelovaraj esperantistoj al sia urbo

En Bjelovar en la urba biblioteko “Petar Preradović” okazis la 12a Programo Bjelovaraj esperantistoj al sia urbo. En la programa fokuso estis la nova kroatlingva poemaro de esperantisto Zdravko Seleš, profesoro en la Gimnazio de Đurđevac eldonita ĉe la eldonejo Vošicki en Koprivnica Možda, usprkos svemu (Eble, malgraŭ ĉio). La libro estas premiita per la premio Ivan Trnski 2023. La libron prezentis Mihaela Cik kaj la aŭtoro, ŝia profesoro. Post la libroprezento ni konatiĝis kun la projekto Eŭropaj horizontoj de kresko, kiun gvidas Dokumenta Esperanto-Centro. En la projekto partoprenis esperantistoj Grozdana Grubišić- Popović, Roberto Maglica, Mila Bečka, Marija Jerković, Nataša Dorosulić, Zdravko Seleš kaj Josip Pleadin.

Post la komuna manĝo en Miholjanec ni omaĝis al Ilija Puhalo (1899 -1937), esperantisto el Koprivnički Bregi ĉe lia memortabulo kaj la kroata ZEO en Koprivnički Bregi. Pri li parolis Zlatko Hinšt kaj Josip Pleadin.

Spomenka Štimec

Fotis Ivanka Seleš

 

Skip to content