Ministerio pri kulturo kaj amaskomunikiloj ankaŭ ĉi-jare interesiĝis kion ni esperantistoj faros dum septembro kaj oktobro pri protekto de Esperanto kiel nemateria kultura heredaĵo. Ĝi publikigis la broŝuron en kiu estas kolektitaj la programeroj pri la protektado de la heredaĵo. Kroata Esperanto-Ligo proponis siaflanke, ke la membroj la 13an de septembro promenos al unu el la lokoj de nia heredaĵo: la skulptaĵo la Futuro de Jesper Neergaard ĉe la zagreba Kennedy-Placo kiu tie estis starigita en 2001, dum Universala Kongreso de Esperanto. Pri ĝia historio parolis Spomenka Štimec. En la promenado partoprenis dek membroj.
Poste ĉiuj kolektiĝis en la sidejo de la Asocio en Vodnikova 9 kaj aŭskultis la prelegon de Ankica Jagnjić pri Afriko. Ankica tie partoprenis en la unua afrika Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝa en Tanzanio. La prelegon pri Afriko partoprenis 30 membroj.
Per tiu programero estis inaŭgurita la nova sezono en la zagreba Esperanto-Klubo “Tibor Sekelj”.
Spomenka Štimec
Foto ĉe la skulptaĵo: Tomislav Divjak
Foto de la prelego pri Afriko: Ivan Špoljarec
