Afrika esperantisto vizitis Kroatan Esperanto-Ligon

Afrika esperantisto, lingvoinstruisto Eric Nsabiyumva, vizitis Kroatan Esperanto-Ligon la 28an de decembro 2022. Li troviĝas en Kroatio ĉar li tie petis azilon kaj nun atendas ke lia peto estu solvita.

Li lernis Esperanton per la kirunda lernilo de la Zagreba metodo, publikigita en la jaro de lia naskiĝo 1983.

Estraranoj Siniša Dvornik kaj Spomenka Štimec akceptis lin. Prezidanto de Esperanto-Societo “Tibor Sekelj” Kruno Tišljar invitis lin prelegi pri Afriko, Burundio kaj sia vojaĝo ĝis Zagrebo. La prelego okazos la 11an de januaro 2023 je la 19a horo.

 

Foto: Slavica Štefić

Skip to content