Kroata Ŝtata Arkivo transprenis parton de la arkivo de Kroata Esperanto-Ligo

Kroata ŝtata arkivo transprenis de Kroata Esperanto-Ligo parton de ties arkivo, laŭ la antaŭa interkonsento la 28an de januaro 2026. La bazo de la arkivo estas libroj, kiujn la kroataj esperantistoj produktis de 1909. ĝis la verkistino Ivana Brlić-Mažuranić kaj ties “Jaša la Dalmato, vicreĝo de Guĝerato” en 2025. Temis pri ĉ. 6 metroj da dokumentoj, ĉefe libroj, statutoj de post 1945., gazetoj inkluzive “El Popola Ĉinio” de 1975 ĝis 2000., stampiloj, afiŝoj. Aparte interesis la muzikbastono – donaco al la direktisto de la muzika orkestro de esperantistoj el 1922, kiu havis dediĉon “al nia orkestrestro – fidelaj orkestranoj” kun la aprila dato de 1922.

Sinjorino Marijana Jukić (estrino de la fako Asocioj ĉe Kroata Ŝtata Muzeo) transprenis la objektojn kun siaj 3 kolegoj. Akompanis la objektojn la listo kun 730 eroj.

Oni daŭrigas la preparon de pliaj dokumentoj, ekz. pri starigo de la monumento La Futuro sur Kennedy-placo en Zagrebo.

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.