Tina Tišljar – produktorino de la filmo “Festo”

La zagreba denaska Esperanto-parolantino Tina Tišljar diplomiĝis en la Akademio de la drama arto en Zagrebo pri produktorado. Ŝi estas kunposedantino de la zagreba produktora firmao Eclectica. Lastatempe enlande famiĝis filmo Festo de la reĝisoro Bruno Anuković kaj scenaristino Jelena Paljan, inspirita per la romano de Damir Karakaš en kiu ŝi kunlaboris. La filmo estis prezentita en majo 2024 ankaŭ en la fama filmfestivalo de Karlovy Vary, en Ĉehio. La filmo gajnis la unuan, oran premion ĉe la festivalo de kroata filmo en Pula en somero 2024. Ĝi traktas komencon de faŝismo en Kroatio enkonduke al la Dua mondmilito.

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.