Festo de la 70-jariĝo ekde fondado kaj agado de Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA)

Antaŭ 70 jaroj estis fondita tiama Fervojista Esperanto-Societo (FES) Zagreb la 23-an de decembro 1954 en Zagreb.  La jubilean datrevenon la nuna Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA) deziris festi al sama dato de la fondiĝo. la 23-an de decembro 2024 en spaco de Kroata Esperanto-Ligo (KEL) en Zagreb en Vodnikova 9. En la festo de ĉi-tiu jubileo ĉeestis 14 partoprenantoj. La eventon kun enkondukaj vortoj malfermis prezidantino de KFEA Roža Brletić-Višnjić. Ni memoris  pri ĉiuj kiuj donis kontribuon en ĝisnuna kontinua laboro kaj agado de la Asocio. Pri la agado parolis sekretario d-ro Zlatko Hinšt. Tiusence ni parolos pri sepdekjara historio de nia Asocio, sed ankaŭ pri centjara tradicio de fervojista Esperanto-movado kaj ĝia agado en nia lando samkiel en du Jugoslavioj kaj Kroatio. Speciale estis elstarigita Ilija Puhalo kiu redaktoris gazeton „La Fervojisto“ ekde la jaro 1924 kaj estis vicprezidanto de IAEF (Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj). Li havas kaj merito por ekesto de Esperanto-movado en Podravina ekde la jaro 1924, kaj Bregi. Ni preparis kaj prezentis niajn fakrevuojn, vortarojn, librojn, broŝurojn (pri historio de K/FES/KFEA Zagreb kaj pri historio de IFEF kelkajn broŝurojn, fakrevuojn de IFEF-Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kiel „Internacia Fervojisto“ i „Fervojfakaj Kajeroj“ kaj broŝuro de projekto „Verden“ financita far de EU), kaj aliajn objektojn de nia agado. Al prelego ĉeestis ankaŭ s-ro Davorin Zupanič, filo de la plej elstara membro Josip Zupanič kaj unu el fondintoj de Fervojista Esperanto-Societo Zagreb (FES), longjara redaktoro kaj aŭtoron de artikoloj por la gazeto „Jugoslavia Fervojisto“. Li havas meritojn por laboro pri fervoja faka terminologio kaj pri tradukado de fakaj regularoj. Ni esprimis honoron al forpasintaj membroj. Post tio sekvis amikumado kun trinkaĵoj kaj kukoj.

Zlatko Hinšt

Foto: Davorin Zupanič

Skip to content