Tagoj de Esperanto en Rijeka

Tagoj de Esperanto okazos en Rijeka la 27an kaj la 28an de septembro, organizataj de Esperanto Societo Rijeka.

La festo komenciĝas en Esperanto-Domo en Kostrena. Poste oni metos memortabulon al la tombo de tre fidela esperantisto Vjekoslav Morankić (1936-2022) en la tombejo de Crikvenica.

Venonttage la membroj ekskursas kun la membroj de Triesta Esperanto-Societo al Dolina Glinščice.

E. H.

Skip to content