Esperantisto el Ĉilio, Jose-Antonio Vergara kun sia edzino Gladys vizitis Kroation kaj unue haltis en Zagrebo la 6an de septembro 2025. Ivan Špoljarec kaj Neven Kovačić helpis al la geedzoj konatiĝi kun Zagrebo. La gastoj daŭrigis al Đurđevac por gasti ĉe Dokumenta Esperanto-Centro. Post restado en Split kaj Dubrovnik ili vizitos Bosnion kaj Hercegovinon kaj Montenegron.
Antaŭ ol forflugi al Madrido Jose-Antonio renkontiĝos kun zagrebaj esperantistoj la 22an de septembro 2025 en la Esperanto-Klubo “Tibor Sekelj”. Bonvenon al la unua prelego en la nova sezono!
Jen Jose-Antonio, vaganta tra Zagrebo, sur la foto fotita de Gladys.
S. Š.
