Startis kurso pri Esperanto en maljunula hejmo Trešnjevka en Zagrebo
07/11/2024
En la maljunula hejmo en Trešnjevka startis kurso de Esperanto. La kurson gvidas Nevenka Imbert. La kurso inspiriĝis per la konstato de Claude Piron ke Esperanto estas la modelo de psika sano. Spomenka Štimec enkonduke prelegis pri Esperanto la 22an de oktobro 2024.