Prelego en Split (la 24an de novembro 2022)

Okaze de la centa jubileo de la organizita Esperanto-laboro en Split, Ivan Špoljarec parolos pri la temo: “Tradicio de Esperanto en Kroatio – protektita nemateria kultura heredaĵo de RH”. La publika prelego okazos la 24an de novembro 2022 je la 18a horo en la Urba biblioteko Marko Marulić (Ul. Slobode 2, Split) en la organizo de Esperanto-societo “Split”. Kadre de la programo estos transdonitaj dankdiplomoj de KEL al la meritaj splitaj esperantistoj.

Skip to content