La historio de la Esperanta movado en nuna Kroatio komenciĝis en Rijeka (eksa – Fiume), kie en la 28a de Septembro 1907a estis fondita Adriatika Ligo Esperantista (Lega Adriatica degli Esperantisti). Prezidanto de la Adriatika Ligo Esperantista estis barono Lajos d’ Orczy, kiu poste transiris al Ido, kaj lia kunaboranto Egidio Mihich. Per tiu Ligo oni pensis unuigi grupojn de esperantistoj en la Adriatika regiono.
Bedaŭrinde, la Statuta propono, akceptita de la polico, la urba administracio kaj la guberniestro, ne konvinkis la hungaran Ministron pri enlandaj aferoj. En la respondo la Ministro postulis ŝanĝojn de iuj artikoloj tiel ke la fondiĝo de novaj societoj estis ebligita sole sur la hungara teritorio, devas respekti Statuton de la Ligo, kaj fremduloj povus aliĝi nur kiel subtenantaj membroj, kies aliĝoj devas esti aprobataj de la hungara Ministro. Sciinte, ke Sušak apartenis al Kroatio, kaj Opatija (eksa Abbazia) al Aŭstrio, la esperanta aktiveco estis limigita al Fiumana Esperanta grupo (Fiumana Grupo Esperantista), fondita la saman tagon kiel la Ligo. Per raporto de polico, la Grupo ĉesis laboron en 1913. La unua prezidanto de la Fiumana Esperanta grupo estis Eduardo Springhet, sekretario R. Gilić, kasisto A. Schulz kaj bibliotekisto A. de Schlemmer.
Mankas informoj pri la unua prezidanto Eduardo Springhet. Li naskiĝis en Fiume la 11an novembro 1877, kaj estas bone konata kiel ŝtata nutraĵ-fakulo. Li mem verkis libron pri analizoj de nutraĵoj: “Ŝanĝoj kaj falsaĵoj de manĝo-substancoj kaj facilaj metodoj por malkovri ilin” (Alterazioni e falsi-ficazioni delle sostanze alimentari e metodi facili per scoprirle) eldonitan en Triesto en 1913. La libro estis dediĉita al la Municipo de la Libera urbo Fiume, ĉar Springhet laboradis kun veterinaro Francesco Munich ĉe la Urba buĉejo. Tiu libro estis uzata por analizoj de nutraĵoj en hodiaŭa Instituto por publika saluto ĝis la okdekaj jaroj Malgraŭ lia subteno al aŭtonoma movado de Zanella, post la milito li estis dungita kiel inspektisto de urba merkato. Li tenis tiun postenon ĝis sia emeritiĝo en 1937. Li forpasis en Rijeka (eksa Fiume), la 28an de oktobro 1945a.
Inter la du mondmilitoj oni ne trovis organizitan Esperanto-asocion en Fiume. La gazeto de jugoslavaj Esperantistoj “La provo” en numero de Februaro 1922 raportis ke sur la teritorion de la Libera Ŝtato Fiume la samideanoj de Rijeka, Sušak kaj Trsat (nun partoj de Rijeka) festadis kune la Zamenhofan tagon. Baldaŭ poste, je la 30a aŭgusto 1922a estis fondita la unua Esperantista grupo en la jugoslava urbo-parto Sušak. Ĝia unua prezidanto estis Josip Lipnić kaj sekretario Rudolfo Goldner.
En 1935 estis fondita Laborista Esperanto-Societo (Radničko esperantsko društvo), kiel branĉo de Zagreba Klubo. Du jarojn poste estis fondita ankaŭ Adriatika Stelo (Jadranska zvijezda).
Post la dua mondmilito, je la 8a de januaro 1946a esperantistoj fondis la Esperanta grupo “A. Š Turković“, kiu disvastigis sian agadon kiel kultura societo en 1968. En 1970 la Esperanto societo havis ankaŭ sian sportan klubon kiu ludis en la regiona ligo. En 1995 la nomo de la klubo ŝanĝiĝis en Esperanto societo Rijeka. Nuntempe, la Societo daŭrigas sian laboron disvastigi Esperantan lingvon kaj kulturon, partoprenante en la kultura vivo de la urbo kun organizitaj kunvenoj kaj prelegoj. La lasta kunveno tiel organizita kun Triesta Esperanto-Asocio estis Per Esperanto tra la limoj, kiam ni prezentis unuafoje la fiumanan poezion tradukitan en Esperanton.
Verkis: dr. sc. Ana Alebić-Juretić