Novaĵoj el Universitato Adam Mickiewicz (AMU) en Poznano, Pollando

Poste 25 jaroj de Internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj, en la studjaro 2022/23 startis la unuan fojon la 2-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko por internacia studentaro enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). La surlokaj 2-jaraj studoj valoras 120 kredit-poentojn kaj donas magistran (master) titolon. La lingvistikaj studobjektoj estas en esperanto, tiuj pri informmastrumado en la angla. Anglalingvanoj povos studi alian lingvon anstataŭ la angla. La kosto de la studoj estas 3000 PLN po semestro. Pluraj informoj pri la studo troviĝas en la flugfolio kaj ligilo.

Krome, la Interlingvistikaj studoj de la AMU, Edukado.net kaj ILEI organizas unujaran instruistan trejnadon. La ĉeesta sesio okazos en Poznano inter la 9a kaj 15a de septembro 2023 kiu sekvas kvin sesiojn per la reto kaj fina-ekzameno en septembro 2024. Kondiĉo por aliĝi estas B2 nivelo de Esperanto. Pli informoj pri la trejnado oni trovas en flugfolio kaj ĉe https://edukado.net/trejnado.

Ana Alebić-Juretić

Skip to content