Mediteranea Esperanto-Semajno ĉe Lazura Marbordo kun Kroatoj

Francaj esperantistoj la 28an fojon organizis Mediteranean Esperanto-Semajno de la 23a de februaro ĝis la 4a de marto 2023 por cento da esperantistoj el Belgio, Hispanio, Ukrainio kaj Francio. La organizantinoj Monique Preciozo kaj Christine Graissaguel investis grandan energion por ke la semajno bele disvolviĝu en la luksa restadejo Val d’ Esquière Les Issambres ĉe la Lazura Marbordo. La seminarianoj lingve perfektiĝis en la kursoj gviditaj de Zsofia Korody kaj Mirejo Grosjean. Spomenka Štimec instruis la Esperantan literaturon al 33 fervore legintaj kursanoj, prezentis sian libron “Hodler en Mostar” kaj la fenomenon de la tradicio Esperanto kiel protektita nemateria heredaĵo en Respubliko Kroatio. Okazis pluraj prelegoj kaj ekskursoj en la bela franca regiono, kie jam februare abunde  floris mimoz – kaj migdalarboj. Aparte valoris la ĉiutaga prelegserio pri Ukrainio de Svitlana  Kozarenko. Francaj kroatlingvaj esperantistoj Marica kaj Vinko Bošnjaković ankaŭ perfektiĝis lingve en la agrabla sudfranca etoso.

Spomenka Štimec

Fotis: Monique Preciozo

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.